La Monda Marto 2, flugis el Kanarioj por, post surteriĝo en Nouakchott, daŭrigi sian vojaĝon tra la afrika kontinento.
Ĉi tiu bulteno resumos la agadojn faritajn en Maŭritanio.
La bazteamo de la marto ricevis Fatimetou Mint Abdel Malick, Prezidanto de la Nouakchot Regiono.
Poste okazis kunveno kun studentoj en instituto, la privata lernejo Al Ansaar en la kvartalo El Mina de Nouakchott.
Oktobre 23 kaj 24, la eventoj, kunvenoj kaj intervjuoj kun la Bazteamo daŭris.
La sekvan tagon, la vojo estis prenita suden per minibuso en la direkto al Rosso; tie la Bazteamo pasigis la nokton en la domo de Lamine Niang antaŭ transiri la Senegalan riveron por atingi Saint-Louis (Senegal), tagmeze.